Origine tiu ĉi skribaĵo ne estis destinita por publi-kigo. Ĝi entenas detalan kaj akran kritikon de la vulgarigo kaj diluado de la principoj de la scienca socialismo en la klopodo por kunfandiĝo, en la jaro 1875, de du partioj al unu sola Socialista Laborista Partio de Germanujo, kiu poste, laŭ la Erfurta Programo, en 1991 fariĝis la Socialdemokrata Partio de Germanujo (SPD laŭ la germana).
Tiu ĉi teksto klarigas, ke post la venko de la socialisma revolucio ne eblas tuj konstrui la komunismon kaj ke la transira periodo havas siajn apartajn kondiĉojn, iteralie por laboro kaj distribuo.
Ĝi estas referenco en la marksismaj diskutoj pri la distingo de la du diversaj fazoj, la socialisma kaj la komunisma, kun malsamaj taskoj.
Aktuale koni kaj konsideri la diferencon inter tiuj du ŝtupoj estas grava por progresemaj movadoj estigi taŭgajn proponojn por ŝanĝoj en evoluintaj kapitalismaj landoj, sed same ankaŭ por diskuti pri okazantaj kaj sekvaj paŝoj en evolulando, kiu rapide leviĝis al altnivela industrilando, kie regas komunista partio – Ĉinujo.
قائمة المحتويات
Enhavo
Frederiko Engelso: Antaŭparolo 9
Letero al Wilhelm Bracke 14
Marĝenglosoj al la programo de la germana laboristpartio 17
I 17
1. „La laboro estas la fonto de ĉia riĉaĵo kaj de ĉia kulturo, kaj ĉar utila laboro estas ebla nur en la socio kaj per la socio, la produktaĵo de la laboro apartenas komplete, laŭ sama rajto, al ĉiuj socianoj.’ 17
Dua parto de la paragrafo: „Utila laboro estas ebla nur en la socio kaj per la socio.’ 18
Trie: La konkludo: „Kaj ĉar utila laboro estas ebla nur en la socio kaj per la socio ‒ la produktaĵo de la laboro apartenas komplete, laŭ sama rajto, al ĉiuj socianoj.’ 19
2. „En la hodiaŭa socio la laborrimedoj estas monopolo de la kapitalista klaso; la per tio kondiĉita dependeco de la laborista klaso estas la kaŭzo de la mizero kaj de la servuto en ĉiaj formoj.’ 20
3. „La liberigo de la laboro postulas la leviĝon de la laborrimedoj al komuna havaĵo de la socio kaj la kooperativan reguladon de la ĉiomlaboro kun justa divido de la laborproduktaĵo.’ 22
4. „La liberigo de la laboro devas esti la tasko de la laborista klaso, fronte al kiu ĉiuj aliaj klasoj estas nur reakcia amaso.’ 28
5. „La laborista klaso agas por sia liberigo unue en la kadro de la nuna nacia ŝtato, konscia, ke la necesa rezulto de sia strebado, kiu estas komuna al la laboristoj de ĉiuj kulturlandoj, estos la internacia popolfratiĝo.’ 30
II 33
„Elirante de tiuj principoj, la germana laboristpartio alstrebas per ĉiaj laŭleĝaj rimedoj la liberan ŝtaton ‒ kaj ‒ la socialisman socion; la nuligon de la salajrosistemo kun la fera salajroleĝo ‒ kaj ‒ de la ekspluatado en ĉia formo; la forigon de ĉia socia kaj politika malegaleco.’ 33
III 36
„La germana laboristpartio postulas, por prepari la vojon al la solvo de la sociala demando, la starigon de produktadkooperativoj kun ŝtata helpo sub la demokratia kontrolado de la laboranta popolo. La produktadkooperativoj estas por industrio kaj terkulturado naskendaj en sama amplekso, ke el ili estiĝu la socialisma organiziĝo de la ĉiomlaboro.’ 36
IV 38
A. „Libereca bazo de la ŝtato.’ 38
B. „La germana laboristpartio postulas kiel intelektan kaj moralan bazon de la ŝtato: 42
1. Ĝeneralan kaj saman popoledukadon per la ŝtato. Ĝeneralan devigan lernejon, senpagan instruadon.’ 42
2. Normalan labortagon. 45
3. Limigon de la laboro de virinoj kaj malpermeson de la laboro de infanoj. 45
4. Ŝtatan prigardon de la fabrik-, metiej- kaj hejm-industrio.’ 45
5. Reguladon de la mallibereja laboro 46
6. Efikan malliberejan leĝon 46
Frederiko Engelso: Letero al Bebelo 47
Vikipedio pri la Kritiko de la Gotaa Programo 59
Komparo de la partiprogramoj 60
Kutimaj citaĵoj el la Kritiko 66
La Monda Asembleo Socia (MAS) kaj ĝiaj libroj 68