Tiu ĉi verko pri la sendependa Kartvelujo de la socialdemokrata reĝimo estas jam la tria eldonita de MAS pri tiu temo. La unua, de Eric Lee: La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921 (MAS-libro n-ro 200), estis kritika respondo al la teksto de tiu ĉi libro de Trocko kaj apogis sin sur tiu de Karlo Kaŭcko: “Kartvelujo. Socialdemokrata kampula respubliko”, aperinta en Vieno, 1921, libro kiun Trocko ĉi tie ĝisfunde kritikas.
La paradokso en ĉio ĉi konsistas en la stranga fakto, ke Lee, laŭdante Kaŭckon kaj kritikante Trockon, faras tion tiel, ke tiu ĉi libro de Trocko glate legeblas kiel konvinka kritiko ne nur de Kaŭcko, sed samtempe de la tiam ankoraŭ ne naskita Lee! Trocko jam antaŭe tre bone konis la du ĉefajn protagonistojn de la kartvela politiko – Ĵordania kaj Ceretelli – , el ilia tempo en Petrogrado; kaj krome, kiel popolkomisaro pri defendo, konstruinto kaj gvidanto de la Ruĝa Armeo plej bone konis la militajn implikaĵojn de la sendependa Kartvela Respubliko.
Inhaltsverzeichnis
Enhavtabelo
Dediĉo 6
Pri la dua eldono (28-an de Oktobro 1922) 8
Enkonduko 9
Mito kaj realo 24
“Plej strikta neŭtraleco” 44
La reĝimo interne 61
La periodo de singardemo 75
Kartvelujo kaj Vrangel 79
La solvo de la nodo 87
La kartvela Gironde kiel politika tipo 101
Ree demokratio kaj soveta sistemo 109
La rajto je proletara memdetermino kaj la proletara revolucio 123
Burĝa publika opinio, socialdemokrataro, komunismo 135
Alvoko de la sovetkongreso de Kartvelujo al la laboruloj de la tuta mondo 151
Kronologia superrigardo 161
Redaktaj rimarkoj 165
Indekso 166
La Monda Asembleo Socia (MAS) kaj ĝiaj libroj 178