Ĉi tie troviĝas la du plej cititaj kaj citataj tekstoj el la marksa Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio [do, la kritiko de la burĝa ekonomiko].
En la Antaŭparolo Markso rakontas pri la historio de sia persona aliro al la temo.
La Enkonduko, pri kiu Markso laboris de fine de Aŭgusto ĝis meze de Septembro 1857, estas ne finita malneto por ‘ĝenerala enkonduko’ de planita de li granda ekonomia laboraĵo, kies ĉefajn trajtojn Markso jam nomas en la Enkonduko. Dum kromaj esploradoj Markso plurfoje ŝanĝis sian originan planon kaj tiel estiĝis la verkoj Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio kaj La kapitalo.
La Enkonduko estis malkovrita en 1902 en la paperoj de Markso kaj 1903 unuafoje publikigita en la revuo Die Neue Zeit. La teksto de tiu ĉi libreto baziĝas sur la manuskripto de Markso.
Tabela de Conteúdo
Enhavtabelo
Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio: Antaŭparolo6
Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio: Enkonduko13
1. Produktado, konsumado, distribuado, interŝanĝo (cirkulado)14
1.1 Produktado14
1.1.1 La koncerna objekto unue la materia produktado.14
1.2 La ĝenerala rilato de la produktado al distribuado, interŝanĝo, konsumado22
1.2.1 [Produktado kaj konsumado]24
1.2.2 [Produktado kaj distribuado]31
1.2.3 Interŝanĝo fine kaj cirkulado37
1.3 La metodo de la politika ekonomio39
1.4 Produktado. Produktadrimedoj kaj produktadkondiĉoj. Produktadkondiĉoj kaj cirkuladkondiĉoj.51
Indikoj de la tradukinto56
Pri tiu ĉi eldono56
Mallongigoj kaj sigloj56
Kursivigoj57
La Monda Asembleo Socia (MAS) kaj ĝiaj libroj58